Saltu al enhavo

Árpád Latabár (1878 - 1951)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Latabár
Árpád Latabár en la 1930-aj jaroj
Árpád Latabár en la 1930-aj jaroj
Persona informo
Naskonomo Latabár Árpád
Naskiĝo la  19-an de septembro 1878(nun 1878-09-19)
en Hungario Miskolc (Hungario)
Morto la 22-an de aŭgusto 1951
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét, 23/2-1-54 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Kálmán Árpád Latabár Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Kálmán Latabár (1902 -1970), Árpád Latabár (1903 - 1961) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Árpád Latabár, laŭ hungarlingve kutima nomordo id. Latabár Árpád estis hungara aktoro, infana aktoro. Li estis nepo de Endre Latabár (patro), filo de Kálmán Árpád Latabár, liaj filoj estis Kálmán Latabár kaj Árpád Latabár (1903).

Familio Latabár (Árpád Latabár maldekstre)
Árpád Latabár sidas maldekstre

Árpád Latabár [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1878 en Miskolc, li mortis la 22-an de aŭgusto 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Latabár havis jam rolojn dum sia infanaĝo en teatro de Zsigmond Feld. Li lernis en privata aktorlernejo de Zoltán Horváth (aktoro), poste li akiris diplomon en Reĝa Teatra Lernejo. Li komencis sian veran aktoran karieron en 1896 en teatra trupo en Szolnok, en la sekva jaro en trupo de András Leszkay en Arad (urbo). Inter 1898 kaj 1908 li apartenis al trupo de Albert Kövessy, poste al Ignác Krecsányi. Ekde 1911 li havis rolojn en Budapeŝto (Teatro Király (1911-1934), Teatro Magyar (1923, 1925, 1929), Teatro Városi (1935–1938), Operetoteatro (Budapeŝto) (1942–1948)).

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Imre Kálmán:
    • A csárdáskirálynő - Ferkó
    • Marica grófnő - princo Populescu
    • A cirkuszhercegnő - Sergius Wladimir
  • Béla Zerkovitz: A legkisebbik Horváth lány - Dorner
  • Viktor Jacobi: Sybill - duko
  • Zeller: A madarász - Csörsz

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Doktor úr (1916) - policano
  • Vörösbegy (1921) - Dobonthy
  • A varieté csillagai (1939) - teatrestro
  • Álomkeringő (1943)
  • Mágnás Miska (1949)

Fontoj[redakti | redakti fonton]